La fenomeno arto kaj la vivefekto - Prezento de la hejmapaĝaro PDF Imprimer

La teorio de la vivefekto estas artteorio fondita sur la malkovro de unu nevariablo tutmonda. Oni trovas tiun ĉi en la tekstoj de famaj artistoj de ĉiuj artoj kaj de ĉiuj kulturoj.

Ĝi implicas la ekziston de kapablo de homo sapiens por la arto. Ĝi asertas, ke artaĵo estas sukcesa kiam ĝi kreas en la korpo-spirito de ricevanto "efekton" kiu ne nur vekas la afekcio-statojn, sed ankaŭ ĉiujn fakultojn kaj tion ĉi faras en kohero.

Sukcesa verko estas do vivanta verko kaj verko de vivo. Endas, por ĝin studadi, specifa homscienco federanta la riĉajn kontribuaĵojn de la aliaj sciencoj kiuj interesiĝas pri la arto kaj detale studanta la korolariojn de la nevariablo de la vivefekto.